Repsol

Logoo de Repsol ĉe benzinejo.
Vido aktuala de la Rafinejo de Puertollano.
Maketo de la Rafinejo de Taragono, konstruita en 1971.
Maketo de petrolŝipo uzita de Repsol, nome Castillo de Montearagon.

Repsol (IBEX 35[1]) estas entrepreno hispana pri energio, ĉefe pri merkato de hidrokarbidoj, kun socia sidejo en Madrido, kaj kiu estis fondita en oktobro de 1987.[2] En sia origino ĝi estis kunformita de la grupigo de serio de firmaoj, antaŭe apartenantaj al la Instituto Nacional de Hidrocarburos (INH), kun aktiveco en la esplorado, produktado, transporto kaj rafinado de petrolo kaj gaso. Krome ĝi fabrikas, distribuas kaj komercigas derivaĵojn el nafto, produktojn petrokemiajn kaj likvigitan gasson kaj vendas naturan gason.

Ĝi estis konata kiel Repsol-YPF ekde 1999 ĝis la 3a de majo de 2012, kiam la registaro de Argentina ekspropietigis kaj ŝtatigis la plej parton de ties akcioj ĉe YPF, kiam ĝi eknomiĝis denove Repsol.

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-12-17. Alirita 2014-04-26.
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-05-11. Alirita 2014-04-26.

Developed by StudentB